Saltu al enhavo

Ademir de Menezes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ademir de Menezes
Persona informo
Naskiĝo 8-an de novembro 1922 (1922-11-08)
en Recife
Morto 11-an de majo 1996 (1996-05-11) (73-jaraĝa)
en Rio-de-Ĵanejro
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Brazilo Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo futbalisto
futbala trejnisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Ademiro Markizo de Menezes, portugallingva prononco [adeˈmiʁ] (naskiĝis la 8-an de novembro 1922 en Recife  mortis la 11-an de majo 1996 en Rio-de-Ĵanejro) estis brazila futbalisto, konsiderata unu el la plej bonaj atakantoj en la historio de la lando.[1] Lia elstara submordo gajnis al li la kromnomon Queixada (La Makzelo). Li ankaŭ estis la plej bona golinto de la Futbala Mondpokalo de 1950.

Kluba kariero

[redakti | redakti fonton]

Ademir komencis sian klubkarieron ĉe Sport Recife antaŭ ol translokiĝi al Vasco da Gama. Li ludis por Vasco dum du periodoj, 1942–1945 kaj 1948–56, interrompitaj de periodo ĉe Fluminense. Entute, Ademir gajnis du Ĉampionecojn de la Ŝtata Ligo de Pernambuko (1941, 1942) kaj kvin Ĉampionecojn de la Ŝtata Ligo de Rio (1945, 1949, 1950, 1952, 1956). Li gajnis alian kun Fluminense (1946). Li estis la plej bona golinto de la ligo en 1949 kun 30 goloj kaj denove en 1950 kun 25 goloj. Ademir fine retiriĝis de ludado en 1956, daŭrigante labori kiel komentisto, trejnisto kaj komercisto.

Internacia kariero

[redakti | redakti fonton]

Ademir estas plej konata pro siaj atingoj en la Futbala Mondpokalo de 1950, okazinta en lia denaska Brazilo. Ludante en elstara ataka triopo konsistanta el Zizinho kaj Jair, li gajnis la Oran Ŝuon kiel la plej bona golinto en la konkurso kun 9 goloj, kaj li ankaŭ helpis la teamon per 6 helpogoloj en la turniro. Li estis la golinto de la unua konkursa golo ĉe la stadiono Maracanã. [2] Malgraŭ ĉi tiu atingo, li ne povis alporti venkon al Brazilo en la decida matĉo kontraŭ Urugvajo - nacia tragedio, kiu poste estis nomita la Maracanazo.

Ademir ankaŭ ĝuis sukceson en la Amerika Pokalo. Li ludis en la eldonoj de la turniro en 1945, 1946, 1949, kaj 1953, kun 13 goloj kaj 3 helpoj en 18 aperoj en la konkurso, inkluzive de turnir-gajnanta tritrafo en la fina finalo kontraŭ Paragvajo en 1949. Li ankaŭ gajnis la Panamerikan Ĉampionecon kun Brazilo en 1952, trafante du golojn en la titolmatĉo kontraŭ Ĉilio. Entute, Ademir ludis 39 fojojn por sia lando, trafante 32 golojn (laŭ RSSSF) inter 1945 kaj 1953.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Tim Vickery. "Tim Vickery column", BBC, 26 March 2007.
  2. Maracanã, the largest stadium of the world. Sambafoot.com (28 November 2005). Arkivita el la originalo je 21 March 2007. Alirita 23 March 2007 .