Intelsat
| Intelsat | ||
|---|---|---|
| publika kompanio entrepreno interregistara organizaĵo (1964–2001) entrepreno (2001–) | ||
| Dum | 20-a de aŭgusto 1964 - nekonata/nuntempe | |
| Jura formo | société anonyme | |
| Sidejo | Luksemburgo | |
| Lando | Luksemburgo | |
| Dungitoj | 1 789 (stato: 2021) | |
| Agokampo | artefarita satelito | |
| ISIN-kodo | LU0914713705 | |
| TTT | Oficiala retejo | |
Intelsat SA (angle The International Telecommunications Satellite Organization) estas telekomunika kompanio. En aprilo 2013, la satelita konstelacio Intelsat konsistas el 55 komunikaj satelitoj. Ĝi estas la plej granda satelita kompanio en la mondo.[1]
Ĝi estas la plej granda provizanto de komercaj telekomunikaj servoj kaj satelita funkciigisto de la mondo.
Intelsat provizas servojn per vasta reto de oficejoj situantaj en Luksemburgo, Brazilo, Ĉinio, Japanio, Honkongo, Francio, Germanio, Barato, Singapuro, Sud-Afriko, UAE, Britio kaj Usono.[2] La kompanio provizas komunikajn servojn al amaskomunikilaj kompanioj, fiksaj kaj sendrataj telekomunikaj funkciigistoj, datenservaj provizantoj por entreprenaj kaj moveblaj aplikoj en la aero kaj mare, multnaciaj kompanioj kaj provizantoj de interretaj servoj.[3]
Intelsat I estis la unua komerca komunikada satelito en geostacia orbito. Ĝi estis lanĉita en la spacon la 6-an de aprilo 1965, sur raketo Delta-D. Ĝis nun, pluraj generacioj de Intelsat-satelitoj estis lanĉitaj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Lipscy, Phillip Y., ed. (2017), "International Telecommunications Satellite Organization", Renegotiating the World Order: Institutional Change in International Relations (Cambridge University Press): pp. 156–183, doi:10.1017/9781316570463.006, (ISBN 978-1-107-14976-2), https://www.cambridge.org/core/books/renegotiating-the-world-order/international-telecommunications-satellite-organization/3859C3B7E39FDBA01FF81D25A0208367
- ↑ Locations | Intelsat.
- ↑ Annual Report. Arkivita el la originalo je 2022-07-15. Alirita 2025-12-21 .

