Saltu al enhavo

Vladimir Perepelica

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vladimir Perepelica
Persona informo
Naskiĝo 31-an de aŭgusto 1969 (1969-08-31) (56-jaraĝa)
en Volĵskij
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Rusio
Soveta Unio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo vikipediisto
vikimediano
esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Vladimir Perepelica petveturante proksime de la renkontiĝo OkSEJT en 1991

Vladimir Perepelica (ruse Владимир Алексеевич Перепелица; naskiĝis la 31-an de aŭgusto 1969 en la urbo Volĵskij, Volgograda provinco, Sovetunio) estas sovetia kaj rusia esperantisto.

Li estas esperantisto ekde 1986, kiam li lernis Esperanton dum dusemajna ekspresa kurso de Aleksandr Melnikov. Laŭ la metodo de A. Melnikov ĉiu kursano ricevas kromnomon (dum la kurso li havis la kromnomon Leontodo). Laŭ la kondiĉo Vladimir Perepelica ricevis kromnomon Parolema Fiŝo. De tiu tempo en la Esperanto-medio li estas konata kiel P. Fiŝo.

Post la fino de la kurso P. Fiŝo aktive partoprenis la organizadon kaj pluan vivon de la Esperanto-klubo "Samideano" en Volĵskij. En 1987 li lanĉis kontaktojn kun urba komitato de Komsomolo en Volĵskij. La kontaktoj helpis organizi en Volĵskij festivalojn EoLA-2 kaj EoLA-3. En la sama jaro li kunorganizis la Esperanto-klubon "Vagabondo", kies vicprezidanto li estis ĝis la malfondiĝo de la klubo en 1990-aj jaroj.

De 1987 ĝis 1991 P. Fiŝo militservis en la kosmodromo Bajkonur, kie li renkontiĝis kun German Titov (la dua kosmonaŭto de la Tero kaj filo de la fama sovetia esperantisto Stepan Titov).

Post maldungiĝo de la militservo en 1991 P. Fiŝo rekomencis aktive agadi en la Esperanto-kampo. En junio 1991 li iĝas ano de SEJM-2, kie li plue aktivis dum kelkaj jaroj. Somere de tiu jaro P. Fiŝo unuan fojon petveturis kaj dum kelkaj jaroj lia sukcesa sperto puŝis multajn ekssovetiajn esperantistojn vojaĝi petmaniere. P. Fiŝo kelkfoje organizis amasajn petveturojn al Esperanto-renkontiĝoj tra eks-Sovetio. Fine de la jaro P. Fiŝo ekloĝis en Niĵnij Novgorod.

En 1996 P. Fiŝo kunorganizis la festivalon EoLA-8 en Minsko kaj la tendaron OkSEJT-36 en Taganrog. En 1997 P. Fiŝo edziĝis, ekloĝis en Moskvo kaj por multaj jaroj perdis intereson al la Esperanto-movado.

Al P. Fiŝo estas dediĉitaj du ruslingvaj poemoj de Grigorij Arosev: Grustno ("Мне Фишо никогда ничего не подарит") kaj Худеет Максим. Krome li estas unu el la protagonistoj de la kanto Skazanie o novyĥ vremenaĥ v sele Ĉeboksari, apartenanta al la sama kolekto.

P. Fiŝo sola aŭ kunaŭtore verkis plurajn poemojn en Esperanto (menciindas Torto kaj Venis knab' al zoopark' - ambaŭ kunaŭtore kun Sergeo Beznosko) kaj okupiĝis pri tradukado (i.a. li tradukis la poemon Por mistralo de Friedrich Nietzsche).